Mi vidas la Teron! (1970)
December 21, 2008“Mi vidas la Teron!” estas malfrua filmo de Pavel Kluŝancev, kiu iusence fermas lian esploradon de la kosma temo. Nur dektri jaroj pasis ekde “Vojo al la steloj”, sed la kosmo jam estas ne sciencfiksia revo, sed loĝata loko, kie oni laboras por utilo de la teranoj.
Certe, dum pli, ol tri jardekoj kosma tekniko tre evoluis, sed eĉ hodiaŭ oni kun intereso ekscias, kiel eblas pli bone observi nian hejman planedon el la kosmo.
Plej rimarkinda trajto de la filmo estas, ke ĝi substrekas, ke kosmonaŭtiko ne estas romantikaĵo, malproksima de ĉiutaga vivo - male, ĝi jam servas al ni grandskale, sed ne ĉiam videble. En la nuna tempo ĉi tiu tezo ankoraŭ pli validas - ni uzas la Interreton, GPS-navigaciilojn kaj multajn aliajn aĵojn, kiuj ne estus eblaj sen kosmaj teknologioj. Sed nemalmultaj homoj, inklude aŭtoritatulojn, dubas, ĉu la kosmo vere estas atentinda kompare kun la teraj aferoj. Tial endas memorigi pri ĉio ĉi tio.
