La Luno (1965)

December 20, 2008







“La Luno” daŭrigas serion de filmoj pri la kosmo fare de Pavel Kluŝancev. Ĉi-foje objekto de nia atento estiĝas la Luno - nia plej proksima kosma najbaro. En unua parto de la filmo oni rakontas pri astronomiaj esploroj de la Luno. Kompreneble, nemalmulto el tiama datumo jam malmoderniĝis - nun amuze aspektas diskutoj pri meteorita aŭ vulkana deveno de la lunaj krateroj… Sed la filmo detale montras vojon, per kiu la scienco obtenas siajn rezultojn.

En la dua parto oni rakontas pri realigitaj esploroj de la Luno per kosmaj aparatoj. Kaj, fine, la tria parto rakontas pri ebloj de estonta homa agado sur la Luno. Ĉi tie inĝenieco de Pavel Kluŝancev denove montras sin plenskale - kaj en specialaj efektoj, kaj en detaloj de imagata homa ĉeesto sur nia satelito.

La Luno, kiel oni montas en la filmo, estas ne nur morta kosma korpo, ĝi estas neevitebla sidejo de la homo survoje en la kosmon. Kaj aperos homoj, por kiuj la Luno estos laborejo, hejmo kaj eĉ naskiĝloko. Ĉio ĉi tio kongruas al la ĝenerala etoso de la 1960-aj jaroj, kiam oni, entuziasmiĝinte pro la unuaj kosmaj atingoj, certis, ke gis la fino de la jarcento la homo firme establiĝos en la proksima kosmo. Kiel ni scias nuntempe, tio montriĝis multe pli malfacila tasko, sed nia civilizo pli-malpli malfrue devos solvi ĝin. Ĉar - kaj ankaŭ tion atentigas la filmo - kosma kaj tera agadoj de la homoj ne estas apartigeblaj, ili servas al unuecaj celoj. Kaj hodiaŭ ni scias, ke la Luno ja povas helpi en solvo de teraj problemoj, ĉar ĝi kapablas provizi fuelon por termonuklea energio. En la tempo, kiam la filmo estis farita, oni ankoraŭ ne sciis tion, sed tio estas bonega aldono al ĝi.

Fine endas noti, ke sorto de ĉi tiu filmo montriĝis malpli feliĉa, ol tiu de la aliaj filmoj de Kluŝancev. Oni vaste demonstris ĝin en kinejoj, sed post kelk jaroj tio subite ĉesis. La afero estis, ke en la filmo estis klare demonstrite, ke Sovet-Unio sendos homojn sur la Lunon unua. Tamen sur fono de la kosmaj sukcesoj de Usono tio aspektis jam malenda por montri. Tiale oni ne demonstris la filmon dum kelk jardekoj. Sed hodiaŭ ĝi revenis al la spektantoj.

Komentoj »

The URI to TrackBack this entry is: http://dokumentarioj.blogsome.com/2008/12/20/la-luno-1965/trackback/

Ne estas komentoj ankoraŭ

RSS feed for comments on this post.

Skribu komenton

Linioj kaj paragrafoj estas dividataj aŭtomate, la retpoŝta adreso ne estas montrata, HTML allowed: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <code> <em> <i> <strike> <strong>



Anti-spam measure: please retype the above text into the box provided.