Vojo al la steloj (1957)

April 16, 2008


Hodiaŭ en la projekto estas prezentata filmo de Pavel Kluŝancev (1910-1999), eminenta sovetia reĝisoro de sciencpopulara kino. Komencinte sian agadon en la 1940-aj jaroj, li kreis ses filmojn, kiuj estiĝis klasikaĵo de sia ĝenro. Ĉi tiu filmo estis kreata en la jaroj 1956-57, kaj aperis sur ekranoj tuj post lanĉo de la unua sputniko. Ĝi estiĝis furoraĵo, ĉar publiko soifis informon pri kosmonaŭtiko, kaj estis demonstrita en multaj landoj. Kinoreĝisoro Stanley Kubrick admiris specialajn efektojn, inventitajn de Kluŝancev en “Vojo al la steloj”, kaj poste uzis ilin en sia fama sciencfiksia filmo “2001:kosma odiseado”. Atentema spektanto povas trovi en ĝi rektajn citaĵojn el la sovetia filmo.

Kiel diris Kluŝancev en sia intervujo en la jaro 1997, multo en ĉi tiu filmo hodiaŭ aspektas naiva, sed necesas konsideri, ke ĝi estis kreata en la jaro 1956, kiam averaĝa homo praktike nenion sciis pri la kosmo. Kaj se oni rigardos ĝin el tia vidpunkto, oni povos taksi impreson, kiun ĝi donis al unuaj spektantoj, disvolvigante antaŭ ili majestan panoramon de homa penetro en la kosmon - de unuaj ideoj de Ciolkovskij ĝis grandiozaj spektaĵoj de estontaj kosmaj stacioj kaj flugoj al planedoj.

Ĝisdatigo de la projekto

April 9, 2008

Saluton!

Projekto “Rusiaj dokumentarioj kun subtitoloj en Esperanto” estis fermita dum certa tempo, ĉar en ĝia originala formo ĝi montriĝis tro malefika. Tamen, lastatempe aperis eblo revivigi ĝin, dank’ al nova servo Overstream. Tial ĉi tie aperos pluraj dokumentarioj. Oni jam povas spekti rete filmon “Sekso, mensogo, vidbendo. USSR”. Revizitu la retejon por ke ekscii novaĵojn.

Saviĝi en aviada katastrofo, batalkluboj, planedomobiloj

SAVIĜI EN AVIADA KATASTROFO

PLANEDOMOBILOJ

Saviĝintoj en aviad-katastrofoj - kvankam tio aspektas miriga, nemalofte aperis saviĝintoj en aviad-katastrofoj, okazintaj je granda alto - la tutmonda rekordo estas saviĝo post fali de alto je pli, ol dek kilometroj. Kaj projektistoj jam konstruas sistemojn por kolektiva saviĝo de pasaĝeroj.

Batalkluboj - malcerte la kreintoj de la holivuda filmo Bataloklubo opiniis, ke ilia ideo povas realiĝi en la vivo. Tamen en Rusio jam estas multaj batalaj kluboj, kie riĉaj homoj liberiĝas de stresoj sur boksa ringo.

Planedomobiloj - rakonto pri realiĝintaj ekspedicioj de la distance stirataj veturiloj sur aliajn planedojn kaj pri la rusia projekto de planedomobilo por esploro de Marso.

Daŭro: 25 minutoj

Subtitoloj

Ligilo