Anonimaj alkoholuloj, divido de Antarkto, readaptado de kosmonaŭtoj

November 21, 2006

READAPTADO DE KOSMONAŬTOJ

Anonimaj alkoholuloj. Rakonto pri societoj de anonimaj alkoholuloj, kiuj ekzistas en diversaj landoj de la mondo. Ĉefa principo de ilia agado estas plena anonimeco. Neniu konas alies nomon kaj tial neniu timas malkovri sin. Sed la esenco de ĉi tiu agado estas komunikado, ĉar ĝi povas pleje efekte teni homon de drinki.

Divido de Antarkto. Laŭ la pakto de 1959, neniu ŝtato rajtas pretendi al la teritorio de Antarkto, kiu estas deklarita neŭtrala areo. Sed nenio estas dirita en la pakto pri rajtoj de privataj personoj postuli pecon de ĉi tiu lando. Kaj unu rusiano jam volas fondi en Antarkto sian princlandon, por ke sur ĝia teritorio efektivigi la malnovan revon - doni senmortecon al homoj…

Readaptado de kosmonaŭtoj. Post longa flugo homa organismo spertas seriozajn problemojn, ĉar ĉiuj ĝiaj sistemoj malkutimiĝis al la teraj kondiĉoj. Por preventi pezajn konsekvencojn, kosmonaŭtoj komencas prepariĝi al reveno sur la Teron jam de unua tago de sia flugo.

En la ed2k-versio la programo ne estas kompleta, mankas 4 minutoj de la lasta epizodo. Supre oni povas rete spekti ĝian kompletan version.

Daŭro: 20 minutoj

Subtitoloj

Ligilo

Saviĝo de kosmonaŭtoj

 

Kvankam tio ŝajnas stranga, plej grandaj danĝeroj povas atendi kosmonaŭtojn ne en la kosmo, sed post reveno sur la Teron. Se necesas urĝa alteriĝo, do kapsulo de kosmoŝipo povas trafi ĉien ajn: en montojn, maron aŭ dezerton. Povas pasi ĝis tri tagoj antaŭ la savistoj trovos la ŝipanaron. Tial ĉiuj kosmonaŭtoj estas trejnitaj saviĝi en malbonaj kondiĉoj kaj havas ĉiujn necesajn rimedojn por tio. Pri preparado de kosmonaŭtoj al neplanita reveno rakontas ĉi tiu fragmento de la programo.

Daŭro: 7 minutoj

Subtitoloj

Ligilo

La lando de sorĉisto Rou

November 16, 2006

La lando de sorÄ?isto Rou

Ĉi tiu homo kreis mirindajn aĵojn kaj li mem havis mirindan sorton - por multaj generacioj de rusiaj spektantoj kinoreĝisoro Aleksandr Rou (1906-1973) estis ĉefa fabelisto, kiu malkovris por ili magian mondon de la rusa folkloro. Infanoj kaj adoltoj ĝis nun kun granda plezuro spektas liajn fabelajn filmojn, plenajn de fascino kaj belaĵo. La filmo rakontas pri la biografio kaj la kreada vojo de Akesandr Rou. En ĝi partoprenas multaj homoj - aktoroj, kinistoj - kunlaborintaj kun la reĝisoro.

Interesa historio okazis antaŭnelonge al unu el la plej bonaj filmoj de Aleksandr Rou - "Morozko" (1964). Siatempe ĝi estis dublita en la anglan (ne tre altkvalite, endas diri) por eksterlanda demonstrado, kaj en 1998 ĉi tiu versio estis demonstrita en usona televida humur-programo The Mystery Science Theatre 3000 (ankaŭ alŝutebla en E-Mule), kie oni primokas malbonajn filmojn, precipe scienc-fiksiajn kaj fantaziajn. Post tio la paĝon de filmo "Morozko" ĉe imdb.com inundis indignaj replikoj de la spektintoj, postulantaj "forbruli ĉiujn kopiojn de ĉi tiu droga deliraĵo" k.s. Ĉi tiu historio fariĝis konata en Rusio kaj oni jam ne unu fojon menciis ĝin kiel ekzemplon de kultura malkompreno. Nu, tio, kio de ekstere povas aspekti "deliraĵo", por homo, kreskinta interne de certa kulturo, estas plene klara kaj komprenebla. Mi rakontis pri tio, ĉar tio estas unu el multaj ekzemploj de malkompreno en nia mondo, t.e. ĝuste tio, kontraŭ kio agas Esperanto. Espereble, ĉi tiu dokumentario kontribuos la agadon.

Daŭro: 38 minutoj

Subtitoloj

Ligilo