Sekso, mensogo, vidbendo.USSR

October 31, 2006


Apero de hejmaj vidbendaparatoj en la fino de la 1970-aj jaroj estis granda revolucio en distrado. Unuafoje oni ricevis eblon spekti tion, kion oni volas spekti. Sed tio ankaŭ signifis, ke ŝtato ne plu povos kontroli siajn civitanojn en ĉi tiu sfero. Kaj kiam vidbendaparatoj aperis en Sovet-Unio, ili tuj fariĝis unu el ĉefaj vojoj, laŭ kiuj la okcidenta kulturo estis penetranta en la landon. Ĉirkaŭ video formiĝis tuta subkulturo, kiu grande influis mutajn homojn de tiu generacio. Tamen, ĉi tiu afero estis tiam ne sendanĝera, ĉar eĉ senkulpajn laŭ nuntempa vidpunkto filmojn oni povis deklari "pornografio" kaj spektintoj de ili riskis esti malliberigitaj.

Pri ĉio ĉi tio rakontas la prezentata filmo, en kiu partoprenas multaj el la pioniroj de la rusia hejma video.

Daŭro: 44 minutoj

Subtitoloj

Ligilo