Kiel spekti videojn kun eksteraj subtitoloj
October 15, 2006Saluton!
Bonvenon al Dokumentarioj.blogsome.com - blogo, kie mi publikigos rusiajn dokumentajn filmojn kun subtitoloj en Esperanto. Ĉi tiuj filmoj estas libere alŝuteblaj pere dosierinterŝanĝa reto E-Mule. Subtitoloj por la prezentataj filmoj estas en formato ASS (Advanced Subtitle Standard), kiu estas oportuna por ĉi tiu tasko, ĉar ĝi ebligas uzi Unikodon kaj montras la ĉapetitajn literojn senprobleme. Por spekti videon kun subtitoloj en la formato .ass konvenas du programoj. Unua el ili estas VobSub, kiun eblas alŝuti ĉi tie. Post instali ĝin, metu videodosieron kaj dosieron de la subtitoloj en unu dosierujon kaj renomu ili tiel, ke ili havu la saman nomon. Post tio la programo ŝaltos sin aŭtomate, kiam vi spektos ĉi tiun videon en ajna videodemonstrilo, ekzemple, en Microsoft Media Player, kaj montros la subtitolojn kune kun la video.
Alia metodo estas uzi programon Media Player Classic. Eblas alŝuti ĝin ĉi tie. Malfermu videon en ĉi tiu programo kaj post kiam ĝi komencos demonstriĝi, en menuo File elektu opcion Load Subtitle aŭ uzu klavkombinon Ctrl+L, malfermu la dosierujon, kien vi metis dosieron de la subtitoloj kaj muŝklaku ĝin dufoje. La subtitoloj ekos demonstriĝi. (Verŝajne, ĉi tiu metodo estas preferinda, ĉar ĉiuj subtitoloj estas optimigitaj por Media Player Classic).
Bonan spektadon!

Gratulon pro via interesa laboro favore de nia internacia lingvo kaj de la rusiaj dokumentarioj.Bona laboro! Mi havas demandon. Chu estus eble registri la filmojn en disko por spekti ilin en normala DVD-aparato? Kiel agi tiusence?(Eble oni povas acheti la materialon en DVD au KD: mi estas preta acheti ghin) Koran saluton,samideano!!
Comment by Antonio Sarmiento — February 26, 2009 @ 2:33 pm