“Mi vidas la Teron!” estas malfrua filmo de Pavel Kluŝancev, kiu iusence fermas lian esploradon de la kosma temo. Nur dektri jaroj pasis ekde “Vojo al la steloj”, sed la kosmo jam estas ne sciencfiksia revo, sed loĝata loko, kie oni laboras por utilo de la teranoj.
Certe, dum pli, ol tri jardekoj kosma tekniko tre evoluis, sed eĉ hodiaŭ oni kun intereso ekscias, kiel eblas pli bone observi nian hejman planedon el la kosmo.
Plej rimarkinda trajto de la filmo estas, ke ĝi substrekas, ke kosmonaŭtiko ne estas romantikaĵo, malproksima de ĉiutaga vivo - male, ĝi jam servas al ni grandskale, sed ne ĉiam videble. En la nuna tempo ĉi tiu tezo ankoraŭ pli validas - ni uzas la Interreton, GPS-navigaciilojn kaj multajn aliajn aĵojn, kiuj ne estus eblaj sen kosmaj teknologioj. Sed nemalmultaj homoj, inklude aŭtoritatulojn, dubas, ĉu la kosmo vere estas atentinda kompare kun la teraj aferoj. Tial endas memorigi pri ĉio ĉi tio.
“La Luno” daŭrigas serion de filmoj pri la kosmo fare de Pavel Kluŝancev. Ĉi-foje objekto de nia atento estiĝas la Luno - nia plej proksima kosma najbaro. En unua parto de la filmo oni rakontas pri astronomiaj esploroj de la Luno. Kompreneble, nemalmulto el tiama datumo jam malmoderniĝis - nun amuze aspektas diskutoj pri meteorita aŭ vulkana deveno de la lunaj krateroj… Sed la filmo detale montras vojon, per kiu la scienco obtenas siajn rezultojn.
En la dua parto oni rakontas pri realigitaj esploroj de la Luno per kosmaj aparatoj. Kaj, fine, la tria parto rakontas pri ebloj de estonta homa agado sur la Luno. Ĉi tie inĝenieco de Pavel Kluŝancev denove montras sin plenskale - kaj en specialaj efektoj, kaj en detaloj de imagata homa ĉeesto sur nia satelito.
La Luno, kiel oni montas en la filmo, estas ne nur morta kosma korpo, ĝi estas neevitebla sidejo de la homo survoje en la kosmon. Kaj aperos homoj, por kiuj la Luno estos laborejo, hejmo kaj eĉ naskiĝloko. Ĉio ĉi tio kongruas al la ĝenerala etoso de la 1960-aj jaroj, kiam oni, entuziasmiĝinte pro la unuaj kosmaj atingoj, certis, ke gis la fino de la jarcento la homo firme establiĝos en la proksima kosmo. Kiel ni scias nuntempe, tio montriĝis multe pli malfacila tasko, sed nia civilizo pli-malpli malfrue devos solvi ĝin. Ĉar - kaj ankaŭ tion atentigas la filmo - kosma kaj tera agadoj de la homoj ne estas apartigeblaj, ili servas al unuecaj celoj. Kaj hodiaŭ ni scias, ke la Luno ja povas helpi en solvo de teraj problemoj, ĉar ĝi kapablas provizi fuelon por termonuklea energio. En la tempo, kiam la filmo estis farita, oni ankoraŭ ne sciis tion, sed tio estas bonega aldono al ĝi.
Fine endas noti, ke sorto de ĉi tiu filmo montriĝis malpli feliĉa, ol tiu de la aliaj filmoj de Kluŝancev. Oni vaste demonstris ĝin en kinejoj, sed post kelk jaroj tio subite ĉesis. La afero estis, ke en la filmo estis klare demonstrite, ke Sovet-Unio sendos homojn sur la Lunon unua. Tamen sur fono de la kosmaj sukcesoj de Usono tio aspektis jam malenda por montri. Tiale oni ne demonstris la filmon dum kelk jardekoj. Sed hodiaŭ ĝi revenis al la spektantoj.
“Meteoritoj” estas dua sciencpopulara filmo de Pavel Kluŝancev. (La unua estis “La polusa aŭroro” (1946), bedaŭrine nehavebla.) En ĝi oni rakontas al ni pri “falantaj steloj” - meteoroj kaj meteoritoj, pri ilia origino kaj signifo por la scienco. Jam en ĉi tiu mallonga filmo bone videbliĝas reĝisora scipovo interesigi spektanton dank’ al uzo de altkvalitaj specialaj efektoj kaj vigla rakontado kun partopreno de aktora ludo. Tial la filmo aspektas interesa eĉ post sesdek jaroj.
Hodiaŭ en la projekto estas prezentata filmo de Pavel Kluŝancev (1910-1999), eminenta sovetia reĝisoro de sciencpopulara kino. Komencinte sian agadon en la 1940-aj jaroj, li kreis ses filmojn, kiuj estiĝis klasikaĵo de sia ĝenro. Ĉi tiu filmo estis kreata en la jaroj 1956-57, kaj aperis sur ekranoj tuj post lanĉo de la unua sputniko. Ĝi estiĝis furoraĵo, ĉar publiko soifis informon pri kosmonaŭtiko, kaj estis demonstrita en multaj landoj. Kinoreĝisoro Stanley Kubrick admiris specialajn efektojn, inventitajn de Kluŝancev en “Vojo al la steloj”, kaj poste uzis ilin en sia fama sciencfiksia filmo “2001:kosma odiseado”. Atentema spektanto povas trovi en ĝi rektajn citaĵojn el la sovetia filmo.
Kiel diris Kluŝancev en sia intervujo en la jaro 1997, multo en ĉi tiu filmo hodiaŭ aspektas naiva, sed necesas konsideri, ke ĝi estis kreata en la jaro 1956, kiam averaĝa homo praktike nenion sciis pri la kosmo. Kaj se oni rigardos ĝin el tia vidpunkto, oni povos taksi impreson, kiun ĝi donis al unuaj spektantoj, disvolvigante antaŭ ili majestan panoramon de homa penetro en la kosmon - de unuaj ideoj de Ciolkovskij ĝis grandiozaj spektaĵoj de estontaj kosmaj stacioj kaj flugoj al planedoj.
Projekto “Rusiaj dokumentarioj kun subtitoloj en Esperanto” estis fermita dum certa tempo, ĉar en ĝia originala formo ĝi montriĝis tro malefika. Tamen, lastatempe aperis eblo revivigi ĝin, dank’ al nova servo Overstream. Tial ĉi tie aperos pluraj dokumentarioj. Oni jam povas spekti rete filmon “Sekso, mensogo, vidbendo. USSR”. Revizitu la retejon por ke ekscii novaĵojn.
Saviĝintoj en aviad-katastrofoj - kvankam tio aspektas miriga, nemalofte aperis saviĝintoj en aviad-katastrofoj, okazintaj je granda alto - la tutmonda rekordo estas saviĝo post fali de alto je pli, ol dek kilometroj. Kaj projektistoj jam konstruas sistemojn por kolektiva saviĝo de pasaĝeroj.
Batalkluboj - malcerte la kreintoj de la holivuda filmo Bataloklubo opiniis, ke ilia ideo povas realiĝi en la vivo. Tamen en Rusio jam estas multaj batalaj kluboj, kie riĉaj homoj liberiĝas de stresoj sur boksa ringo.
Planedomobiloj - rakonto pri realiĝintaj ekspedicioj de la distance stirataj veturiloj sur aliajn planedojn kaj pri la rusia projekto de planedomobilo por esploro de Marso.
Anonimaj alkoholuloj. Rakonto pri societoj de anonimaj alkoholuloj, kiuj ekzistas en diversaj landoj de la mondo. Ĉefa principo de ilia agado estas plena anonimeco. Neniu konas alies nomon kaj tial neniu timas malkovri sin. Sed la esenco de ĉi tiu agado estas komunikado, ĉar ĝi povas pleje efekte teni homon de drinki.
Divido de Antarkto. Laŭ la pakto de 1959, neniu ŝtato rajtas pretendi al la teritorio de Antarkto, kiu estas deklarita neŭtrala areo. Sed nenio estas dirita en la pakto pri rajtoj de privataj personoj postuli pecon de ĉi tiu lando. Kaj unu rusiano jam volas fondi en Antarkto sian princlandon, por ke sur ĝia teritorio efektivigi la malnovan revon - doni senmortecon al homoj…
Readaptado de kosmonaŭtoj. Post longa flugo homa organismo spertas seriozajn problemojn, ĉar ĉiuj ĝiaj sistemoj malkutimiĝis al la teraj kondiĉoj. Por preventi pezajn konsekvencojn, kosmonaŭtoj komencas prepariĝi al reveno sur la Teron jam de unua tago de sia flugo.
En la ed2k-versio la programo ne estas kompleta, mankas 4 minutoj de la lasta epizodo. Supre oni povas rete spekti ĝian kompletan version.
Kvankam tio ŝajnas stranga, plej grandaj danĝeroj povas atendi kosmonaŭtojn ne en la kosmo, sed post reveno sur la Teron. Se necesas urĝa alteriĝo, do kapsulo de kosmoŝipo povas trafi ĉien ajn: en montojn, maron aŭ dezerton. Povas pasi ĝis tri tagoj antaŭ la savistoj trovos la ŝipanaron. Tial ĉiuj kosmonaŭtoj estas trejnitaj saviĝi en malbonaj kondiĉoj kaj havas ĉiujn necesajn rimedojn por tio. Pri preparado de kosmonaŭtoj al neplanita reveno rakontas ĉi tiu fragmento de la programo.
Ĉi tiu homo kreis mirindajn aĵojn kaj li mem havis mirindan sorton - por multaj generacioj de rusiaj spektantoj kinoreĝisoro Aleksandr Rou (1906-1973) estis ĉefa fabelisto, kiu malkovris por ili magian mondon de la rusa folkloro. Infanoj kaj adoltoj ĝis nun kun granda plezuro spektas liajn fabelajn filmojn, plenajn de fascino kaj belaĵo. La filmo rakontas pri la biografio kaj la kreada vojo de Akesandr Rou. En ĝi partoprenas multaj homoj - aktoroj, kinistoj - kunlaborintaj kun la reĝisoro.
Interesa historio okazis antaŭnelonge al unu el la plej bonaj filmoj de Aleksandr Rou - "Morozko" (1964). Siatempe ĝi estis dublita en la anglan (ne tre altkvalite, endas diri) por eksterlanda demonstrado, kaj en 1998 ĉi tiu versio estis demonstrita en usona televida humur-programo The Mystery Science Theatre 3000 (ankaŭ alŝutebla en E-Mule), kie oni primokas malbonajn filmojn, precipe scienc-fiksiajn kaj fantaziajn. Post tio la paĝon de filmo "Morozko" ĉe imdb.com inundis indignaj replikoj de la spektintoj, postulantaj "forbruli ĉiujn kopiojn de ĉi tiu droga deliraĵo" k.s. Ĉi tiu historio fariĝis konata en Rusio kaj oni jam ne unu fojon menciis ĝin kiel ekzemplon de kultura malkompreno. Nu, tio, kio de ekstere povas aspekti "deliraĵo", por homo, kreskinta interne de certa kulturo, estas plene klara kaj komprenebla. Mi rakontis pri tio, ĉar tio estas unu el multaj ekzemploj de malkompreno en nia mondo, t.e. ĝuste tio, kontraŭ kio agas Esperanto. Espereble, ĉi tiu dokumentario kontribuos la agadon.
Apero de hejmaj vidbendaparatoj en la fino de la 1970-aj jaroj estis granda revolucio en distrado. Unuafoje oni ricevis eblon spekti tion, kion oni volas spekti. Sed tio ankaŭ signifis, ke ŝtato ne plu povos kontroli siajn civitanojn en ĉi tiu sfero. Kaj kiam vidbendaparatoj aperis en Sovet-Unio, ili tuj fariĝis unu el ĉefaj vojoj, laŭ kiuj la okcidenta kulturo estis penetranta en la landon. Ĉirkaŭ video formiĝis tuta subkulturo, kiu grande influis mutajn homojn de tiu generacio. Tamen, ĉi tiu afero estis tiam ne sendanĝera, ĉar eĉ senkulpajn laŭ nuntempa vidpunkto filmojn oni povis deklari "pornografio" kaj spektintoj de ili riskis esti malliberigitaj.
Pri ĉio ĉi tio rakontas la prezentata filmo, en kiu partoprenas multaj el la pioniroj de la rusia hejma video.